-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Levítico 2:14|
Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktajxoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnajxon el fresxaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktajxoj.
-
15
|Levítico 2:15|
Kaj versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon; gxi estas farunofero.
-
16
|Levítico 2:16|
Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el gxia grajnajxo kaj el gxia oleo kun gxia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.
-
1
|Levítico 3:1|
Se lia ofero estas pacofero, se li alportas el la grandaj brutoj, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li alportu gxin antaux la Eternulon.
-
2
|Levítico 3:2|
Kaj li metu sian manon sur la kapon de sia ofero kaj bucxu gxin cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.
-
3
|Levítico 3:3|
Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internajxojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internajxoj,
-
4
|Levítico 3:4|
kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj li gxin apartigu.
-
5
|Levítico 3:5|
Kaj la filoj de Aaron forbruligu tion sur la altaro, kune kun la brulofero, kiu estas sur la ligno, sur la fajro; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.
-
6
|Levítico 3:6|
Kaj se el la malgrandaj brutoj estas lia ofero, kiel pacofero al la Eternulo, cxu gxi estas virseksa, cxu virinseksa, sendifektan li gxin alportu.
-
7
|Levítico 3:7|
Se sxafidon li alportas kiel sian oferon, li alportu gxin antaux la Eternulon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5