-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 7:1|
Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.
-
2
|Lucas 7:2|
Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaux mortanta.
-
3
|Lucas 7:3|
Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.
-
4
|Lucas 7:4|
Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
-
5
|Lucas 7:5|
cxar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
-
6
|Lucas 7:6|
Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;
-
7
|Lucas 7:7|
pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.
-
8
|Lucas 7:8|
CXar mi ankaux estas homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al cxi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
-
9
|Lucas 7:9|
Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.
-
10
|Lucas 7:10|
Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8