-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 7:31|
Al kio do mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili similas?
-
32
|Lucas 7:32|
Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.
-
33
|Lucas 7:33|
CXar Johano, la Baptisto, venis, nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.
-
34
|Lucas 7:34|
La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!
-
35
|Lucas 7:35|
Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj infanoj.
-
36
|Lucas 7:36|
Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.
-
37
|Lucas 7:37|
Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,
-
38
|Lucas 7:38|
kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.
-
39
|Lucas 7:39|
Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.
-
40
|Lucas 7:40|
Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3