-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 7:11|
Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.
-
12
|Lucas 7:12|
Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.
-
13
|Lucas 7:13|
Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.
-
14
|Lucas 7:14|
Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.
-
15
|Lucas 7:15|
Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
-
16
|Lucas 7:16|
Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.
-
17
|Lucas 7:17|
Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.
-
18
|Lucas 7:18|
Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.
-
19
|Lucas 7:19|
Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
-
20
|Lucas 7:20|
Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3