-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 14:1|
Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.
-
2
|Lucas 14:2|
Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo.
-
3
|Lucas 14:3|
Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne?
-
4
|Lucas 14:4|
Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin.
-
5
|Lucas 14:5|
Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago?
-
6
|Lucas 14:6|
Kaj ili ne povis respondi al tio.
-
7
|Lucas 14:7|
Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili:
-
8
|Lucas 14:8|
Kiam vi estas invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;
-
9
|Lucas 14:9|
kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
-
10
|Lucas 14:10|
Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj, kiuj sidas kun vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5