-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 14:11|
CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
-
12
|Lucas 14:12|
Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
-
13
|Lucas 14:13|
Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
-
14
|Lucas 14:14|
kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.
-
15
|Lucas 14:15|
Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Felicxa estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio.
-
16
|Lucas 14:16|
Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn;
-
17
|Lucas 14:17|
kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, cxar cxio estas jam preta.
-
18
|Lucas 14:18|
Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
-
19
|Lucas 14:19|
Alia diris:Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon.
-
20
|Lucas 14:20|
Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5