-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 14:21|
Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn.
-
22
|Lucas 14:22|
Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko.
-
23
|Lucas 14:23|
Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.
-
24
|Lucas 14:24|
CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.
-
25
|Lucas 14:25|
Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili:
-
26
|Lucas 14:26|
Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo.
-
27
|Lucas 14:27|
Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo.
-
28
|Lucas 14:28|
CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin?
-
29
|Lucas 14:29|
Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin,
-
30
|Lucas 14:30|
dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5