-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 8:1|
Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj, predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj kun li la dek du,
-
2
|Lucas 8:2|
kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je malbonaj spiritoj kaj malsanoj:Maria, kiu estis nomata Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
-
3
|Lucas 8:3|
kaj Joana, edzino de HXuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj, kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.
-
4
|Lucas 8:4|
Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo venis al li, li diris per parabolo:
-
5
|Lucas 8:5|
La semisto eliris, por semi sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.
-
6
|Lucas 8:6|
Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar ili ne havis malsekajxon.
-
7
|Lucas 8:7|
Kaj aliaj falis meze inter dornojn; kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.
-
8
|Lucas 8:8|
Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble. Dirinte tion, li kriis:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
-
9
|Lucas 8:9|
Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.
-
10
|Lucas 8:10|
Kaj li diris:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5