-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 8:21|
Sed respondante, li diris al ili:Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.
-
22
|Lucas 8:22|
Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj discxiploj; kaj li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmarigxis.
-
23
|Lucas 8:23|
Sed dum ili veturis, li endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.
-
24
|Lucas 8:24|
Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante:Estro, estro, ni pereas. Kaj li levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.
-
25
|Lucas 8:25|
Kaj li diris al ili:Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li.
-
26
|Lucas 8:26|
Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraux Galileo.
-
27
|Lucas 8:27|
Kaj kiam li surbordigxis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.
-
28
|Lucas 8:28|
Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.
-
29
|Lucas 8:29|
CXar li ordonis al la malpura spirito eliri el la homo. CXar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
-
30
|Lucas 8:30|
Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5