-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 8:31|
Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon.
-
32
|Lucas 8:32|
Kaj estis tie granda grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili.
-
33
|Lucas 8:33|
Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj sufokigxis.
-
34
|Lucas 8:34|
Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon, ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.
-
35
|Lucas 8:35|
Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
-
36
|Lucas 8:36|
Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.
-
37
|Lucas 8:37|
Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.
-
38
|Lucas 8:38|
Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed li forsendis lin, dirante:
-
39
|Lucas 8:39|
Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.
-
40
|Lucas 8:40|
Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5