-
-
Esperanto
-
-
1
|Lucas 23:1|
Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton.
-
2
|Lucas 23:2|
Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo.
-
3
|Lucas 23:3|
Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras.
-
4
|Lucas 23:4|
Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro.
-
5
|Lucas 23:5|
Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.
-
6
|Lucas 23:6|
Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano.
-
7
|Lucas 23:7|
Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.
-
8
|Lucas 23:8|
Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.
-
9
|Lucas 23:9|
Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion.
-
10
|Lucas 23:10|
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8