-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 23:21|
sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin.
-
22
|Lucas 23:22|
Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos.
-
23
|Lucas 23:23|
Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis.
-
24
|Lucas 23:24|
Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo.
-
25
|Lucas 23:25|
Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.
-
26
|Lucas 23:26|
Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.
-
27
|Lucas 23:27|
Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li.
-
28
|Lucas 23:28|
Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.
-
29
|Lucas 23:29|
CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj.
-
30
|Lucas 23:30|
Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3