-
-
Esperanto
-
-
11
|Lucas 16:11|
Se do vi ne estis fidelaj en la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?
-
12
|Lucas 16:12|
Kaj se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu donos al vi tion, kio estas via propra?
-
13
|Lucas 16:13|
Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
-
14
|Lucas 16:14|
Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion tion, kaj ili lin mokis.
-
15
|Lucas 16:15|
Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.
-
16
|Lucas 16:16|
La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.
-
17
|Lucas 16:17|
Sed estas pli facile por la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo fali.
-
18
|Lucas 16:18|
CXiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia, adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas.
-
19
|Lucas 16:19|
Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse cxiutage;
-
20
|Lucas 16:20|
kaj apud lia pordego estis kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5