-
-
Esperanto
-
-
31
|Lucas 1:31|
Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.
-
32
|Lucas 1:32|
Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
-
33
|Lucas 1:33|
kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.
-
34
|Lucas 1:34|
Kaj Maria diris al la angxelo:Kiel estos tio, cxar mi ne konas viron?
-
35
|Lucas 1:35|
Kaj la angxelo responde diris al sxi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos nomata sankta, la Filo de Dio.
-
36
|Lucas 1:36|
Kaj jen via parencino Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.
-
37
|Lucas 1:37|
CXar cxe Dio nenio estas neebla.
-
38
|Lucas 1:38|
Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la angxelo foriris de sxi.
-
39
|Lucas 1:39|
Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en la montan regionon, en urbon de Judujo;
-
40
|Lucas 1:40|
kaj enirinte en la domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5