-
-
Esperanto
-
-
21
|Lucas 1:21|
Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.
-
22
|Lucas 1:22|
Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.
-
23
|Lucas 1:23|
Kaj kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
-
24
|Lucas 1:24|
Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj kasxis sin kvin monatojn, dirante:
-
25
|Lucas 1:25|
Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj.
-
26
|Lucas 1:26|
Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
-
27
|Lucas 1:27|
al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
-
28
|Lucas 1:28|
Kaj li venis al sxi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.
-
29
|Lucas 1:29|
Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.
-
30
|Lucas 1:30|
Kaj la angxelo diris al sxi:Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5