-
-
Esperanto
-
-
51
|Lucas 1:51|
Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
-
52
|Lucas 1:52|
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
-
53
|Lucas 1:53|
Malsatulojn Li plenigis per bonajxo, Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.
-
54
|Lucas 1:54|
Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
-
55
|Lucas 1:55|
Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
-
56
|Lucas 1:56|
Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
-
57
|Lucas 1:57|
Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon.
-
58
|Lucas 1:58|
Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi.
-
59
|Lucas 1:59|
Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro.
-
60
|Lucas 1:60|
Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5