-
-
Esperanto
-
-
10
|Malaquías 3:10|
Alportu la tutan dekonajxon en la provizejon, por ke estu mangxajxo en Mia domo, kaj elprovu Min per tio, diras la Eternulo Cebaot, cxu Mi ne malfermos al vi la aperturon de la cxielo kaj cxu Mi ne versxos sur vin benon abundan.
-
11
|Malaquías 3:11|
Tiam Mi faros por vi malpermeson al la mangxeganto, ke li ne pereigu al vi la fruktojn de la tero kaj ne senfruktigu al vi la vinberbrancxojn sur la kampo, diras la Eternulo Cebaot.
-
12
|Malaquías 3:12|
Kaj cxiuj nacioj nomos vin felicxaj, cxar vi estos lando ravanta, diras la Eternulo Cebaot.
-
13
|Malaquías 3:13|
Arogantaj estas kontraux Mi viaj vortoj, diras la Eternulo. Tamen vi diras:Kion ni parolas kontraux Vi?
-
14
|Malaquías 3:14|
Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?
-
15
|Malaquías 3:15|
Tial ni diras, ke la malbonuloj estas felicxaj, kaj la malpiuloj estas bone arangxitaj; ili incitas Dion, sed restas sendifektaj.
-
16
|Malaquías 3:16|
Sed tiuj, kiuj timas la Eternulon, diras al si reciproke:La Eternulo atentas kaj auxdas, kaj memorlibro estas skribata antaux Li pri tiuj, kiuj timas la Eternulon kaj respektas Lian nomon.
-
17
|Malaquías 3:17|
Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.
-
18
|Malaquías 3:18|
Kaj vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li.
-
1
|Malaquías 4:1|
CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13