-
-
Esperanto
-
-
5
|Tito 2:5|
esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;
-
6
|Tito 2:6|
konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj;
-
7
|Tito 2:7|
pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,
-
8
|Tito 2:8|
paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni.
-
9
|Tito 2:9|
Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj,
-
10
|Tito 2:10|
ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.
-
11
|Tito 2:11|
CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj,
-
12
|Tito 2:12|
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,
-
13
|Tito 2:13|
atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,
-
14
|Tito 2:14|
kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16