-
-
Esperanto
-
-
11
|Tito 1:11|
kies busxoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenajxojn por malhonora gajno.
-
12
|Tito 1:12|
Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj cxiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj.
-
13
|Tito 1:13|
Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,
-
14
|Tito 1:14|
ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero.
-
15
|Tito 1:15|
CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.
-
16
|Tito 1:16|
Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.
-
1
|Tito 2:1|
Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino:
-
2
|Tito 2:2|
ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;
-
3
|Tito 2:3|
ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;
-
4
|Tito 2:4|
por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13