-
-
Esperanto
-
-
1
|Romanos 5:1|
Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
-
2
|Romanos 5:2|
per kiu ankaux ni ricevis enkondukon per fido en cxi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni gxoju pro espero de la gloro de Dio.
-
3
|Romanos 5:3|
Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
-
4
|Romanos 5:4|
kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
-
5
|Romanos 5:5|
kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
-
6
|Romanos 5:6|
CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.
-
7
|Romanos 5:7|
CXar apenaux pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti.
-
8
|Romanos 5:8|
Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
-
9
|Romanos 5:9|
Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
-
10
|Romanos 5:10|
CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8