-
-
Esperanto
-
-
11
|Romanos 1:11|
CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
-
12
|Romanos 1:12|
tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
-
13
|Romanos 1:13|
Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.
-
14
|Romanos 1:14|
Mi estas sxuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al sagxuloj kaj al senprudentuloj.
-
15
|Romanos 1:15|
Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.
-
16
|Romanos 1:16|
CXar mi ne hontas pri la evangelio; cxar gxi estas la potenco de Dio al savo por cxiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaux al la Grekoj.
-
17
|Romanos 1:17|
CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.
-
18
|Romanos 1:18|
CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;
-
19
|Romanos 1:19|
cxar la scio pri Dio estas elmontrita cxe ili, cxar Dio elmontris gxin al ili.
-
20
|Romanos 1:20|
CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5