-
-
Esperanto
-
-
1
|Zacarías 8:1|
Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Zacarías 8:2|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi.
-
3
|Zacarías 8:3|
Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.
-
4
|Zacarías 8:4|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo.
-
5
|Zacarías 8:5|
Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.
-
6
|Zacarías 8:6|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en cxi tiu tempo tio sxajnas ne ebla, cxu tio estas ne ebla ankaux en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
-
7
|Zacarías 8:7|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
-
8
|Zacarías 8:8|
Mi venigos ilin, kaj ili eklogxos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.
-
9
|Zacarías 8:9|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Fortigu viajn manojn, vi, kiuj auxdas en cxi tiuj tagoj cxi tiujn vortojn el la busxo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.
-
10
|Zacarías 8:10|
CXar antaux cxi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaux la malamiko; kaj Mi permesis al cxiuj homoj ataki unu la alian.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8