-
-
Esperanto
-
-
11
|Zacarías 8:11|
Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antauxe, diras la Eternulo Cebaot;
-
12
|Zacarías 8:12|
cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.
-
13
|Zacarías 8:13|
Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.
-
14
|Zacarías 8:14|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,
-
15
|Zacarías 8:15|
tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda:ne timu.
-
16
|Zacarías 8:16|
Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari:parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan jugxon faru en viaj pordegoj;
-
17
|Zacarías 8:17|
ne intencu en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
-
18
|Zacarías 8:18|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
-
19
|Zacarías 8:19|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda gxojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.
-
20
|Zacarías 8:20|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Venados ankoraux popoloj kaj logxantoj de multaj urboj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31