-
-
Esperanto
-
-
7
|Zacarías 4:7|
Kiu vi estas, ho granda monto? antaux Zerubabel vi farigxos ebenajxo; kaj li metos la unuan sxtonon sub komuna vokado:Felicxo, felicxo al gxi!
-
8
|Zacarías 4:8|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
9
|Zacarías 4:9|
La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankaux finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
-
10
|Zacarías 4:10|
CXar kiu povas malsxati cxi tiun tagon kiel malgrandan, kiam gxoje rigardas la vertikalsxnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?
-
11
|Zacarías 4:11|
Tiam mi denove parolis kaj diris al li:Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?
-
12
|Zacarías 4:12|
Kaj mi parolis ankoraux kaj diris al li:Kion signifas la du brancxoj de olivarboj, kiuj trovigxas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?
-
13
|Zacarías 4:13|
Li respondis al mi kaj diris:CXu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.
-
14
|Zacarías 4:14|
Tiam li diris:Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.
-
1
|Zacarías 5:1|
Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulajxon.
-
2
|Zacarías 5:2|
Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulajxon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la largxon de dek ulnoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 37-38