-
-
Esperanto
-
-
2
|Zacarías 6:2|
La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn,
-
3
|Zacarías 6:3|
la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn.
-
4
|Zacarías 6:4|
Mi ekparolis kaj diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, mia sinjoro?
-
5
|Zacarías 6:5|
La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero.
-
6
|Zacarías 6:6|
La cxaro kun la nigraj cxevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda.
-
7
|Zacarías 6:7|
La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris:Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron.
-
8
|Zacarías 6:8|
Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.
-
9
|Zacarías 6:9|
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
-
10
|Zacarías 6:10|
Prenu de la forkondukitoj, de HXeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Josxija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;
-
11
|Zacarías 6:11|
prenu argxenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5