-
-
Esperanto
-
-
7
|Zacarías 7:7|
CXu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antauxaj profetoj, kiam Jerusalem estis prilogxata kaj bonstata, kaj la urboj cxirkaux gxi, la suda regiono kaj la malaltajxo, estis prilogxataj?
-
8
|Zacarías 7:8|
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, dirante:
-
9
|Zacarías 7:9|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj kompatema al sia frato;
-
10
|Zacarías 7:10|
vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato.
-
11
|Zacarías 7:11|
Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi.
-
12
|Zacarías 7:12|
Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.
-
13
|Zacarías 7:13|
Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.
-
14
|Zacarías 7:14|
Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.
-
1
|Zacarías 8:1|
Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
-
2
|Zacarías 8:2|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5