-
-
Esperanto
-
-
10
|Zacarías 2:10|
GXoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo.
-
11
|Zacarías 2:11|
Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.
-
12
|Zacarías 2:12|
Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon.
-
13
|Zacarías 2:13|
CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.
-
1
|Zacarías 3:1|
Li montris al mi la cxefpastron Josuo, kiu staris antaux la angxelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontrauxagi al li.
-
2
|Zacarías 3:2|
Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riprocxon, ho Satano, severe riprocxas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; gxi estas ja brulsxtipo, savita el la fajro.
-
3
|Zacarías 3:3|
Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaux la angxelo.
-
4
|Zacarías 3:4|
CXi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaux li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.
-
5
|Zacarías 3:5|
Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la cxeesto de la angxelo de la Eternulo.
-
6
|Zacarías 3:6|
Kaj la angxelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5