-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Tesalonicenses 1:1|
Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:
-
2
|2 Tesalonicenses 1:2|
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
-
3
|2 Tesalonicenses 1:3|
Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,
-
4
|2 Tesalonicenses 1:4|
tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;
-
5
|2 Tesalonicenses 1:5|
tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;
-
6
|2 Tesalonicenses 1:6|
cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,
-
7
|2 Tesalonicenses 1:7|
kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,
-
8
|2 Tesalonicenses 1:8|
en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;
-
9
|2 Tesalonicenses 1:9|
kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,
-
10
|2 Tesalonicenses 1:10|
kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5