-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Tesalonicenses 1:11|
Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;
-
12
|2 Tesalonicenses 1:12|
por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.
-
1
|2 Tesalonicenses 2:1|
Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,
-
2
|2 Tesalonicenses 2:2|
ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;
-
3
|2 Tesalonicenses 2:3|
neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,
-
4
|2 Tesalonicenses 2:4|
kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.
-
5
|2 Tesalonicenses 2:5|
CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?
-
6
|2 Tesalonicenses 2:6|
Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe.
-
7
|2 Tesalonicenses 2:7|
CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.
-
8
|2 Tesalonicenses 2:8|
Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5