-
-
Esperanto
-
-
1
|Esdras 4:1|
Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,
-
2
|Esdras 4:2|
tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi, cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon, regxo de Asirio, kiu venigis nin cxi tien.
-
3
|Esdras 4:3|
Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la regxo Ciro, regxo de Persujo.
-
4
|Esdras 4:4|
Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado.
-
5
|Esdras 4:5|
Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, regxo de Persujo, gxis la regxado de Dario, regxo de Persujo.
-
6
|Esdras 4:6|
Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx, en la komenco de lia regxado, ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
-
7
|Esdras 4:7|
En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt, regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.
-
8
|Esdras 4:8|
Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt, la regxo, en la sekvanta maniero:
-
9
|Esdras 4:9|
Ni, Rehxum, konsilisto, kaj SXimsxaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsathxanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, SXusxananoj, Dehaanoj, Elamanoj,
-
10
|Esdras 4:10|
kaj la aliaj popoloj, kiujn translogxigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5