-
-
Esperanto
-
-
1
|Esdras 5:1|
Kaj la profetoj, HXagaj, la profeto, kaj Zehxarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
-
2
|Esdras 5:2|
Tiam levigxis Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
-
3
|Esdras 5:3|
En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili:Kiu permesis al vi konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
-
4
|Esdras 5:4|
Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruajxon.
-
5
|Esdras 5:5|
Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejagxuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, gxis la afero estis raportita al Dario kaj gxis revenis decido pri tio.
-
6
|Esdras 5:6|
Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj SXetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarsehxanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la regxo Dario;
-
7
|Esdras 5:7|
la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston:Al la regxo Dario plenan pacon.
-
8
|Esdras 5:8|
Estu sciate al la regxo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; gxi estas konstruata el grandaj sxtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
-
9
|Esdras 5:9|
Tiam ni demandis tiujn plenagxulojn, kaj diris al ili:Kiu donis al vi la permeson konstrui cxi tiun domon kaj starigi cxi tiujn murojn?
-
10
|Esdras 5:10|
Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj cxefoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5