-
-
Esperanto
-
-
11
|Esdras 9:11|
kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj, la profetoj, dirante:La lando, en kiun vi venas por ekposedi gxin, estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj, pro iliaj abomenindajxoj, per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco;
-
12
|Esdras 9:12|
ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj, kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj, neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato, por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj.
-
13
|Esdras 9:13|
Kaj post cxio, kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo, kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon,
-
14
|Esdras 9:14|
cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn, kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo?
-
15
|Esdras 9:15|
Ho Eternulo, Dio de Izrael! Vi estas justa; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago. Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5