-
-
Esperanto
-
-
70
|Esdras 2:70|
Kaj eklogxis la pastroj kaj la Levidoj kaj la popolanoj kaj la kantistoj kaj la pordegistoj kaj la Netinoj en siaj urboj, kaj la tuta Izrael en siaj urboj.
-
1
|Esdras 3:1|
Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektigxis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem.
-
2
|Esdras 3:2|
Kaj levigxis Jesxua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur gxi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio.
-
3
|Esdras 3:3|
Kaj ili arangxis la altaron sur gxia loko, cxar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur gxi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn.
-
4
|Esdras 3:4|
Kaj ili solenis la feston de lauxboj, kiel estas skribite, kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por cxiu tago;
-
5
|Esdras 3:5|
kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por cxiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo.
-
6
|Esdras 3:6|
De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraux ne estis starigita.
-
7
|Esdras 3:7|
Kaj ili donis monon al la sxtonhakistoj kaj cxarpentistoj, kaj mangxajxon, trinkajxon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro gxis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, regxo de Persujo.
-
8
|Esdras 3:8|
En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj Jesxua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj cxiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la agxon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo.
-
9
|Esdras 3:9|
Kaj Jesxua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, starigxis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaux la idoj de HXenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5