-
-
Esperanto
-
-
11
|Ester 3:11|
Kaj la regxo diris al Haman:La argxento estas transdonata al vi, kaj ankaux la popolo, por fari al gxi tion, kio placxas al vi.
-
12
|Ester 3:12|
Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en la unua monato, en gxia dek- tria tago, kaj oni skribis konforme al cxiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la regxo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super cxiu regiono, kaj al la princoj de cxiu popolo, en cxiun landon laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo; en la nomo de la regxo Ahxasxverosx tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la regxo.
-
13
|Ester 3:13|
Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en cxiujn landojn de la regxo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu cxiujn Judojn, de junulo gxis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havajxon oni disrabu.
-
14
|Ester 3:14|
Kopio de la letero estis transdonota kiel legxo en cxiun landon kaj proklamota al cxiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago.
-
15
|Ester 3:15|
La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan. La regxo kaj Haman sidigxis, por drinki, sed la urbo SXusxan estis konsternita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 1-4