-
-
Esperanto
-
-
11
|Ester 4:11|
CXiuj servantoj de la regxo kaj la popolo en la landoj de la regxo scias, ke por cxiu viro aux virino, kiu eniris al la regxo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu legxo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la regxo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la regxo jam de tridek tagoj.
-
12
|Ester 4:12|
Kiam oni raportis al Mordehxaj la vortojn de Ester,
-
13
|Ester 4:13|
tiam Mordehxaj sendis respondon al Ester:Ne pensu en via animo, ke en la regxa domo vi savigxos sola el cxiuj Judoj.
-
14
|Ester 4:14|
Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?
-
15
|Ester 4:15|
Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordehxaj:
-
16
|Ester 4:16|
Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en SXusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; kaj se mi pereos, mi pereu.
-
17
|Ester 4:17|
Kaj Mordehxaj iris, kaj faris cxion, kion komisiis al li Ester.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5