-
-
Esperanto
-
-
11
|Ester 8:11|
ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon,
-
12
|Ester 8:12|
en la dauxro de unu tago en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;
-
13
|Ester 8:13|
ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj.
-
14
|Ester 8:14|
La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.
-
15
|Ester 8:15|
Mordehxaj eliris de la regxo en regxa vesto el blua kaj blanka sxtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo SXusxan gxojkriis kaj estis gaja.
-
16
|Ester 8:16|
CXe la Judoj estis lumo kaj gxojo, gajeco kaj triumfo.
-
17
|Ester 8:17|
Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5