-
-
Esperanto
-
-
1
|Ester 9:1|
En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.
-
2
|Ester 9:2|
La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn.
-
3
|Ester 9:3|
Kaj cxiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la regxo favoris la Judojn, cxar falis sur ilin timo antaux Mordehxaj.
-
4
|Ester 9:4|
CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda.
-
5
|Ester 9:5|
Kaj la Judoj batis cxiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.
-
6
|Ester 9:6|
En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;
-
7
|Ester 9:7|
ankaux Parsxandatan, Dalfonon, Aspatan,
-
8
|Ester 9:8|
Poratan, Adaljan, Aridatan,
-
9
|Ester 9:9|
Parmasxtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,
-
10
|Ester 9:10|
la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5