-
-
Esperanto
-
-
11
|Habacuc 3:11|
La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
-
12
|Habacuc 3:12|
Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
-
13
|Habacuc 3:13|
Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.
-
14
|Habacuc 3:14|
Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj, Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo, Kvazaux englutante mizerulon kasxe.
-
15
|Habacuc 3:15|
Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.
-
16
|Habacuc 3:16|
Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.
-
17
|Habacuc 3:17|
Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:
-
18
|Habacuc 3:18|
Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
-
19
|Habacuc 3:19|
La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5