-
-
Esperanto
-
-
11
|Judas 1:11|
Ve al ili! cxar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forjxetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontrauxdirado de Korahx.
-
12
|Judas 1:12|
Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
-
13
|Judas 1:13|
sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
-
14
|Judas 1:14|
Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
-
15
|Judas 1:15|
por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.
-
16
|Judas 1:16|
Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
-
17
|Judas 1:17|
Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
-
18
|Judas 1:18|
nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.
-
19
|Judas 1:19|
Tiuj estas la apartigantoj, lauxsentaj, ne havantaj la Spiriton.
-
20
|Judas 1:20|
Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7