-
-
Esperanto
-
-
11
|Joel 3:11|
Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
-
12
|Joel 3:12|
La popoloj levigxu kaj iru en la valon de Jehosxafat; cxar tie Mi sidigxos, por jugxi cxiujn naciojn de cxiuj flankoj.
-
13
|Joel 3:13|
Svingu la rikoltilon, cxar la rikoltajxo estas matura; venu malsupren, cxar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis; cxar granda estas ilia malboneco.
-
14
|Joel 3:14|
Amasoj post amasoj kolektigxas en la valo de la jugxo, cxar alproksimigxas la tago de la Eternulo en la valo de la jugxo.
-
15
|Joel 3:15|
La suno kaj la luno senlumigxos, kaj la steloj perdos sian brilon.
-
16
|Joel 3:16|
Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.
-
17
|Joel 3:17|
Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu logxas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra gxi.
-
18
|Joel 3:18|
En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.
-
19
|Joel 3:19|
Egiptujo farigxos dezerto, kaj Edom farigxos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj versxis senkulpan sangon en sia lando.
-
20
|Joel 3:20|
Sed Judujo estos logxata eterne, kaj Jerusalem en cxiuj generacioj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40