-
-
Esperanto
-
-
41
|Lamentaciones 3:41|
Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.
-
42
|Lamentaciones 3:42|
Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
-
43
|Lamentaciones 3:43|
Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
-
44
|Lamentaciones 3:44|
Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.
-
45
|Lamentaciones 3:45|
Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.
-
46
|Lamentaciones 3:46|
Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.
-
47
|Lamentaciones 3:47|
Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.
-
48
|Lamentaciones 3:48|
Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.
-
49
|Lamentaciones 3:49|
Mia okulo fluigas kaj ne cxesas, ne ekzistas por gxi halto,
-
50
|Lamentaciones 3:50|
GXis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3