-
-
Esperanto
-
-
1
|Lamentaciones 4:1|
Kiele senbriligxis la oro, sxangxigxis la bonega metalo! La sxtonoj de la sanktejo kusxas disjxetitaj en la komenco de cxiuj stratoj!
-
2
|Lamentaciones 4:2|
La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similigxis al argilaj potoj, faritajxo de potisto!
-
3
|Lamentaciones 4:3|
Ecx sxakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo farigxis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
-
4
|Lamentaciones 4:4|
La lango de sucxinfano algluigxis al gxia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
-
5
|Lamentaciones 4:5|
Kiuj antauxe mangxadis frandajxojn, tiuj senfortigxas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruligxas nun sur sterko.
-
6
|Lamentaciones 4:6|
La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj gxin ne turmentis.
-
7
|Lamentaciones 4:7|
SXiaj princoj estis pli puraj ol negxo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizagxo estis pli rugxa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
-
8
|Lamentaciones 4:8|
Nun ilia vizagxo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia hauxto alpendigxis al iliaj ostoj, velksekigxis kiel ligno.
-
9
|Lamentaciones 4:9|
Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortigxas kaj pereas pro manko de produktajxoj de kampo.
-
10
|Lamentaciones 4:10|
La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj cxi tiuj farigxis ilia mangxajxo en la mizerego de la filino de mia popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7