-
-
Esperanto
-
-
11
|Miqueas 7:11|
En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo disvastigxos malproksime.
-
12
|Miqueas 7:12|
En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.
-
13
|Miqueas 7:13|
La lando estos dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
-
14
|Miqueas 7:14|
Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron, kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
-
15
|Miqueas 7:15|
Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.
-
16
|Miqueas 7:16|
La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.
-
17
|Miqueas 7:17|
Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.
-
18
|Miqueas 7:18|
Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari?
-
19
|Miqueas 7:19|
Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.
-
20
|Miqueas 7:20|
Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13