-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Juan 1:1|
La presbitero al la elektita sinjorino kaj sxiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaux cxiuj, kiuj konas la veron;
-
2
|2 Juan 1:2|
pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:
-
3
|2 Juan 1:3|
Graco, kompato, paco, estos cxe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
-
4
|2 Juan 1:4|
Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
-
5
|2 Juan 1:5|
Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.
-
6
|2 Juan 1:6|
Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.
-
7
|2 Juan 1:7|
CXar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.
-
8
|2 Juan 1:8|
Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
-
9
|2 Juan 1:9|
CXiu, kiu iras antauxen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.
-
10
|2 Juan 1:10|
Se iu al vi venas kaj ne kunportas cxi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13