-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Timoteo 4:1|
Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
-
2
|2 Timoteo 4:2|
prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.
-
3
|2 Timoteo 4:3|
CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;
-
4
|2 Timoteo 4:4|
kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
-
5
|2 Timoteo 4:5|
Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
-
6
|2 Timoteo 4:6|
CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.
-
7
|2 Timoteo 4:7|
Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
-
8
|2 Timoteo 4:8|
de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.
-
9
|2 Timoteo 4:9|
Klopodu veni baldaux al mi;
-
10
|2 Timoteo 4:10|
cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13