-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Timoteo 4:11|
Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.
-
12
|2 Timoteo 4:12|
Sed Tihxikon mi sendis al Efeso.
-
13
|2 Timoteo 4:13|
La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
-
14
|2 Timoteo 4:14|
Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;
-
15
|2 Timoteo 4:15|
kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.
-
16
|2 Timoteo 4:16|
CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.
-
17
|2 Timoteo 4:17|
Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.
-
18
|2 Timoteo 4:18|
La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
-
19
|2 Timoteo 4:19|
Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
-
20
|2 Timoteo 4:20|
Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13