-
-
Esperanto
-
-
11
|Hageo 2:11|
Tiele diras la Eternulo Cebaot:Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
-
12
|Hageo 2:12|
Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektusxis panon aux ion kuiritan aux vinon aux oleon aux ian mangxajxon-cxu gxi tiam farigxos sankta? La pastroj respondis kaj diris:Ne.
-
13
|Hageo 2:13|
HXagaj plue diris:Kaj se cxion cxi tion ektusxos iu, kiu malpurigxis per mortinto-cxu gxi tiam malpurigxos? La pastroj respondis kaj diris:GXi malpurigxos.
-
14
|Hageo 2:14|
Tiam HXagaj diris:Tia estas cxi tiu popolo, kaj tia estas cxi tiu gento antaux Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas cxiuj faroj de iliaj manoj; kaj cxio, kion ili tie alportas, estas malpura.
-
15
|Hageo 2:15|
Nun pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, antaux ol estis metita sxtono sur sxtonon en la templo de la Eternulo:
-
16
|Hageo 2:16|
kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, gxi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por cxerpi kvindek mezurojn, trovigxis nur dudek;
-
17
|Hageo 2:17|
Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo cxiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
-
18
|Hageo 2:18|
Pripensu bone la tempon de cxi tiu tago malantauxen, de la dudek-kvara tago de la nauxa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:
-
19
|Hageo 2:19|
cxu trovigxas semoj en la grenejo? gxis nun la vinberbrancxo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post cxi tiu tago Mi vin benos.
-
20
|Hageo 2:20|
Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al HXagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31