-
-
Esperanto
-
-
1
|Hageo 2:1|
En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:
-
2
|Hageo 2:2|
Diru al Zerubabel, filo de SXealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:
-
3
|Hageo 2:3|
Kiu restis inter vi, kiu vidis cxi tiun domon en gxia antauxa belegeco? kaj kion vi vidas en gxi nun? cxu gxi ne aperas antaux viaj okuloj kiel nenio?
-
4
|Hageo 2:4|
Sed estu kuragxa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuragxa, ho cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuragxa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.
-
5
|Hageo 2:5|
Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.
-
6
|Hageo 2:6|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la cxielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;
-
7
|Hageo 2:7|
Mi skuos cxiujn popolojn; kaj venos io cxarma por cxiuj nacioj, kaj Mi plenigos cxi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.
-
8
|Hageo 2:8|
Al Mi apartenas la argxento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.
-
9
|Hageo 2:9|
La gloro de cxi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antauxa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur cxi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.
-
10
|Hageo 2:10|
En la dudek-kvara tago de la nauxa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto HXagaj, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31