-
-
Esperanto
-
-
1
|Amós 3:1|
Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:
-
2
|Amós 3:2|
nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.
-
3
|Amós 3:3|
CXu iras du kune, se ili ne interkonsentis?
-
4
|Amós 3:4|
CXu leono krias en la arbaro, se gxi ne havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia kaverno, se gxi nenion kaptis?
-
5
|Amós 3:5|
CXu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la tero, se nenio kaptigxis per gxi?
-
6
|Amós 3:6|
CXu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?
-
7
|Amós 3:7|
La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.
-
8
|Amós 3:8|
Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?
-
9
|Amós 3:9|
Auxdigu en la palacoj de Asxdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru:Kolektigxu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en gxi kaj kia granda rabado estas farata meze de gxi.
-
10
|Amós 3:10|
Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7