-
-
Esperanto
-
-
11
|Daniel 10:11|
Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
-
12
|Daniel 10:12|
Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto.
-
13
|Daniel 10:13|
Sed la protektanto de la Persa regno kontrauxstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, gxis Mihxael, unu el la plej cxefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la regxoj de Persujo.
-
14
|Daniel 10:14|
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan.
-
15
|Daniel 10:15|
Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizagxon al la tero kaj silentis.
-
16
|Daniel 10:16|
Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn.
-
17
|Daniel 10:17|
Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
-
18
|Daniel 10:18|
Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
-
19
|Daniel 10:19|
Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis.
-
20
|Daniel 10:20|
Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5